LibDWG

LibDWG - malferma aliro al DWG

Jen biblioteko kiu ebligas legi la datumaron de dosieroj DWG. Temas ja pri tre grava ebleco, kiu ampleksigas la kapablon de la liberprogramara komunumo por disvolvigi pli interesajn aplikaĵojn ĉe la desegnada/fasonada industria metiejo (CAD).

La biblioteko estas kodumita per C kaj tiel ĝi fariĝas profitebla de vasta uzantaro (precipe programantoj, kompreneble). Ordinare, oni tuj demandus: Kial vi ne uzis C++?. Simple: Ĉar mi ne konas ĝin. Bone, nun serioze: Kiu kodumas en C++ facile povas uzi C-bibliotekon, sed la inverso ne veras. Do, tial estas konsilinde uzi C por krej plej utilajn bibliotekojn.

La strukturo de DWG estas komplikega, ĝi ne uzeblas simplece, ĝi ŝajnas esti farita tia, ke neniu komprenu ĝin. Tial, ni ne rekomendas ĝian uzadon, kaj tial ni ne disponigas skrib-kapablon per tiu ĉi biblioteko. Oni uzu LibDWG ĉefe por legi datumaron el tiaj dosieroj kaj filtri ilin al alia formo, pli libere kaj facile uzebla.

Ĝis tiu ĉi momento (komenco de 2009), ekzistas neniu projekto simila al tiu ĉi, ĝia unikeco venas pro la uzata programlingvo (C) kaj pro la nuna stato de preskaŭ monopolo rilate al teknik-desegnadaj komputil-aplikaĵoj. Do, LibDWG fariĝas ŝlosilo en fermitan pordegon de merkata fiagado, kiu malpermesas al la informadikaj entreprenoj juste konkurenci en tiu kampo.

Alia interesa apartaĵo estas la aplikon de Esperanto por kodumi la bibliotekon. Tamen, tio estas alia batalo...

Kapabloj de la lasta versio

Ĝis nun, jen la legeblaj objektoj:

Limigoj de la lasta versio

Bedaŭrinde, ni devas montri pli da limoj ol kapabloj. Tamen, ni esperas ke tio ne daŭru multan tempon tiel.

Interfaco (API):
La lasta versio (0.3) estas nur elmontro pri tio, kion oni povos havi poste. Ĝi ankoraŭ ne estas facile uzebla, mankas klara kaj simpla interfaco al la datumaro (malgraŭ la propra malsimpleco de DWG).
Versio:
De komence (kaj eble por ĉiam), la biblioteko nur kapablas legi dwg-dosierojn kies versio estu R15 (plej konata kiel R2000, pro la lanĉ-jaro). Tiu versio estas sufiĉe bone dokumentita de Open Design Alliance (ODA). Per la specifo provizita de ODA, oni apenaŭ povas legi la dosierojn kun versio R2004 kaj R2007, ĉar mankas kelkaj internaj detaloj.
Skribo:
Al vi, kiu legis ĝis tie ĉi, mi povas konfesi, ke la limigo al nur legado okazas ĉar ni simple ne sukcesis krei (skribi) ĝustan dosieron DWG, kiu estus senprobleme malfermebla por la programo AutoCAD. Ekzistas multaj pecoj de bajtoj, kiuj ni simple ne sukcesis deĉifri, do, ŝajne kelkaj partoj de DWG restos kiel enigmon por ĉiam.

Alternativoj

Jen simpla esploreto pri aliaj dosier-formoj pli taŭgaj al liberaj desegnadaj/fasonadaj aplikaĵoj.

Estonte

Poste tiu listo, facile oni povas "diveni", ke ni intencas krei filtrilon, kiu prenos dwg-dosieron kaj transformos ĝin al unu (aŭ pluraj) el la liberaj alternativoj. Tamen, estas longa vojo ĝis la atingo de tiu celo. Krome, aliaj homoj jam laboras pri tio: VectorSection

Alia interesa kapablo de tiu filtrilo estus krej bild-dosierojn, kiel PNG, SVG, EPS kaj eĉ PDF, ekzemple.


^ Supren ^